Joop Kiefte: "La Fina Venko jam estas ĉi tie"
En vidpunkta artikolo verkita por Libera Folio la nova prezidanto de TEJO, Joop Kiefte, asertas ke ni jam atingis la Finan Venkon.
La defioj kiuj ”unuavide aspektas kiel la disfalo de la Esperanto-mondo” laŭ li estas kreskodoloroj pro la adaptiĝo de la esperantistaj organizaĵoj al novaj realaĵoj.
IJK 2019. La aŭtoro videblas plej dekstre. Foto: TEJO.
"Kvankam la Esperanta mondo estas sufiĉe eta por esti longe for de inundego da nedezirata atento, post mia elektiĝo por prezidanteco de TEJO mi jam estas en kontakto kun multaj homoj, kiuj ĉiuj havas siajn proprajn ideojn pri TEJO kaj Esperanto.
Mi ŝatas vortigi kelkajn el la komprenoj el tio ĉi tie, por ke ni havu pli sencan ĝeneralan dialogon pri tio kion ni faras.
Unue, TEJO estas kompleksa organizo, kaj abundas miskomprenoj pri tio kio ĝi estas, kiel ĝi funkcias kaj kion oni atendu de ĝi. Mi devas konfesi ke ankaŭ por mi longe daŭris por taŭge kompreni ĉion. Sed kerna, grava punkto estas ke ĝi konsistas el junaj Esperantistoj kaj reprezentas ilin, ne nepre (aŭ nepre ne?) nur por promocii Esperanton kaj alporti la finan venkon.
Por mi TEJO jam longe estas grava parto de la kara Esperanta tutmonda familio, al kiu mi apartenas. Mi iam priskribis tion tiel, ke eĉ mian plej grandan malamikon en la Esperanto-mondo mi prezentus al eksteruloj kiel mian karan amikon. Parte simple ĉar prezenti kiel familianon al multaj aspektus stulte, sed ankaŭ ĉar mi scias ke neinterkonsento ne venas el malamo kaj malico, sed simple el la sama pasio kiu antaŭenpuŝas min mem.
Due, kion ni volas atingi per kaj pri Esperanto memstare estas tute ne klara kaj vastiĝanta afero. Esperanto dum la tempo akiris tiom da idealoj kaj kulturoj de siaj parolantoj, kaj forlasis post si multajn malnovajn miskomprenojn pri niaj reciprokaj kulturoj.
La mondo vere estas jam multe pli eta, kaj mia generacio de Esperantistoj komencis per hazarda malofta interreta kontakto ĝis la nuntempa ĉiutaga komunikado kun multaj karaj amikoj, pli karaj ol ajna samurba kaj samlanda neesperanta amiko.
La defioj kiuj unuavide aspektas kiel la disfalo de la Esperanto-mondo miavide estas precipe la kreskodoloroj por bone enkorpigi ĉi tiun novan realecon en la vejnojn de niaj organizoj, kiuj fondiĝis en tempo kiam fizika realeco kaj ĉeesto estis la sola vera realo, dum nun ĝi iĝas pli pezo ol helpo.
Niaj idealoj jam ne estas la samaj. Niaj sukcesoj ne kongruas kun la malnovaj idealoj. Sed mi sentas nun, survoje de la IJK en Slovakio hejmen en Nederlandon kie venontjare okazos IJK en Someren, ke pli ol “simplan” finan venkon, kiu okazus per ia ajn konvinkado pruvi nian magiaĵon, ni sukcesis ion multe pli bonan.
Ni kreis modelon de pli bona mondo. Ekzemplo por la mondo kiun oni povas referenci por konsciigi homojn ke alia mondo ne nur eblas, sed jam ekzistas kaj kreskas, ĝis fine plene forpuŝi ĉion kio ne sukcesas adaptiĝi al la spirito de nia tempo. Spirito en kiu Esperanto havas gravan gvidan rolon pro la simpla kialo ke ni amas unu la alian kiel familion en tempo kiam ĉiuj malamas unu la alian pro la plej hazardaj opinio-diferencoj.
Ni jam atingis finan venkon. Nia rolo nun nur restas kultivi tiun nian kulturon de interkompreniĝo kaj amikeco internacia en tia nivelo ke pli kaj pli da homoj envie aliĝos."
Joop Kiefte, prezidanto de TEJO
Artikoloj en la rubriko "Vidpunkto" reprezentas nur la opinion de la verkinto kaj ne de la tuta redakcio de Libera Folio. La redakcio daŭre bonvenigas artikolojn por la rubriko "Vidpunkto" pri ajnaj temoj rilataj al la Esperanto-movado.